Ŝarĝas ...

Voĉdonado en TEJO

La voĉdonsistemo en Centra Reto ankoraŭ ne pretas, nuntempe oni uzas la malnovan voĉdonsistemon ĉe tejo.org/vds.

La ĵus de la Komitato aprobita Reglamento pri Voĉdonadoj tamen enkondukas du novajn voĉdonsistemojn: La Paroranga Sistemo (PR) kaj Unuopa Transdonebla Voĉo (UTV). Vds ne provizas tiujn funkciojn kaj estos baldaŭ™ anstataŭigita per nova voĉdonsistemo rekte en Centra Reto.

Por uzi tiujn ĉi voĉdonsistemojn dum ĉeestaj kunsidoj, la Reglamento permesas uzadon de komputilaj iloj okaze de sekreta, papera baloto. Por tiu ĉi celo ekzistas du programoj:

TEJO Voĉo (GUI)

TEJO Voĉo (GUI) estas eksterreta, uzantamika programo por kalkulado de balotrezultoj laŭ la Reglamento pri Voĉdonadoj. La programo haveblas por Linux, Windows kaj Mac OS.

Eluŝuti por Linux aŭ Windows

Fontkodo (GitHub, MIT-permesilo)

Por uzi la programon en Mac OS, necesas instali Python 3 kun Pip kaj tiam fari:

pip3 install PyQt5
python3 src/main.py

TEJO Voĉo (Term)

TEJO Voĉo (Term) estas eksterreta programo por kalkulado de balotrezultoj laŭ la Reglamento pri Voĉdonadoj. La programo haveblas nur por Linux.

Eluŝuti por Linux

Fontkodo (GitHub, MIT-permesilo)