Privatecpolitiko de Centra Reto

Versio: 1.0
Laste ŝanĝita: 19-a de decembro 2018
Efektiviĝo: 19-a de decembro 2018

Pri la privatecpolitiko

Ajnaj ŝanĝoj al tiu ĉi dokumento estos anoncitaj al ĉiuj uzantoj de Centra Reto retpoŝte minimume 14 tagojn antaŭ la efektiviĝo de la nova dokumento.

Ĝeneralaj informoj pri traktado de datumoj

Datumrespondeco

Datumrespondeca estas:

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Telefonnumero: +31 10 310 4924
tejo.org, info@tejo.org

Por ajna peto rilate la privatecpolitikon de la Centra Reto, bonvolu skribi al .

Difino de la terminoj

TEJO kaj ni estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Aktivulo estas membro de TEJO, kiu havas aktivan rolon en la agadoj de TEJO.
Uzanto estas aktivulo de TEJO, kiu estas registrita en la Centra Reto de TEJO.

Celo de la traktado de personaj datumoj

Ni kolektas kaj uzas personajn datumojn de niaj uzantoj por provizi sistemon por ĉiuj aktivuloj de TEJO kaj eksteraj interesatoj. La kolekto kaj uzo de personaj datumoj pri niaj uzantoj okazas regule kun la konsento de la uzanto.

Jura bazo por la traktado de personaj datumoj

Ĉiuj personaj datumoj devas esti traktataj laŭ la leĝo de la Eŭropa Unio pri la protekto de individuoj koncerne la traktadon de personaj datumoj.

Ni uzas kaj traktas personajn datumojn laŭ la artikolo 6 par. 1(a) kaj artikolo 6 par. 1(f) de la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (ĜDPR).

Priskribo de la traktado de datumoj

Datumoj traktataj de la Centra Reto

Ni traktas datumojn en la sistemo por konservi arĥivojn de la internaj kaj eksteraj aferoj de TEJO.

Retpoŝtadreso ne estas aldonita de la uzanto mem kaj ne estas forigebla. Tiu ĉi uzo sekvas artikolon 17 par. 1 de ĜDPR.

Devas esti aldonita al Centra Reto fare de la uzanto por povi uzi ĝin: la nomoj, pronomoj kaj roloj en TEJO de la uzanto. Tiuj ĉi datumoj estas korekteblaj, sed ne forigeblaj. Tiu ĉi uzo sekvas artikolon 17 par. 1 de ĜDPR.

Ni traktas ankaŭ datumojn kaj informojn, kiuj estas volonte aldonitaj de la uzanto (ekz. profilbildo, telefonnumero, alternativaj retpoŝtadresoj, ktp.) Tiuj ĉi datumoj estas korekteblaj kaj forigeblaj.

Kelkaj el la personaj datumoj konservitaj en Centra Reto estas publike alireblaj per Centra Reto ankaŭ de neuzantoj. Estas klare indikite ĉie en la sistemo pri kiuj informoj temas antaŭ ol uzanto decidas ĉu transdoni ajnan informon al ni.

Konservado de personaj datumoj

Retpoŝtadreso, pronomoj, nomoj kaj datumoj pri la ofica agado de ajna uzanto ĉiam restos en la sistemo. Tiuj ĉi datumoj ne estas forigeblaj pro la bezonoj de la arĥivo de TEJO.

Aliaj personaj datumoj estas korekteblaj kaj forigeblaj laŭ la artikolo 17 par. 1(b) de ĜDPR.

Rajtoj de la uzantoj

Ĉiuj uzantoj de la Centra Reto rajtas skribe peti forigon de siaj datumoj, aŭ mem forigi, ekskluzive retpoŝtadreson, nomojn, pronomojn, rolojn en TEJO kaj ofican agadon en TEJO (vidu 2.2).

Ĉiuj uzantoj rajtas skribe peti ĉiujn siajn personajn datumojn en Centra Reto en maŝin- aŭ homlegebla formato pro ajna kialo je ajna momento.